Gardantoj de lingvo. Dudek vocoj tra la historio

Voorkant
Mondial, 23 nov. 2021 - 466 pagina's

Florian Coulmas diskutas la influon - tra la historio de la homaro - de dudek intelektuloj sur lingvo: sur ĝiaj uzo, evoluo kaj politika potencialo. Al tiuj "gardantoj de lingvo" apartenas famaj figuroj kiel Danto, Katerino la Granda, Gandhi kaj Zamenhof, sed ankaŭ malpli konataj, kiel la hispana gramatikisto Antonio de Nebrija kaj la sene-gala politikisto kaj poeto Léopold Sédar Senghor. La ĉapitroj komenciĝas per bazaj informoj pri la kleruloj, analizas iliajn kontribuojn kaj finiĝas per resumo de iliaj ĉefaj pensoj pri lingvo en formo de imagitaj intervjuoj inter la aŭtoro kaj la intelektuloj. Mondial prezentas la verkon en la elstara traduko de Jan P. Sandel.


"La verko estas eleganta kun kelkaj saĝe dissemitaj grajnoj da humuro. Oni povas legi la libron de la unua paĝo ĝis la lasta, sed la interesiĝantoj pri apartaj temoj - ekzemple pri Esperanto, la reviviĝo de la hebrea aŭ Bahasa Indonesia - same profitas, legante nur elektitajn ĉapitrojn. Kiel ajn alpaŝita, la libro estas rava legaĵo."

- Luis Lopez, Universitato de Ilinojso en Ĉikago, en la revuo "Choice"


"Originala kaj tre erudicia kontribuo al la kampoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado."

- Angela Bartens en la revuo "Sociolinguistic Studies"


"Coulmas uzas sian inĝenian koncepton por turni nian atenton sur certajn neglektitajn aspektojn de la lingvohistorio ... La verko prezentas faskon da individuaj, idiosinkraziaj faktoj, montrante la tutan gamon, de triumfoj ĝis fiaskoj, kaj en la tuja kaj en la longa perspektivoj."

- Probal Dasgupta en la revuo "Language Problems and Language Planning"


Wat mensen zeggen - Een review schrijven

We hebben geen reviews gevonden op de gebruikelijke plaatsen.

Bibliografische gegevens